The Coming Glory of the Temple

Haggai 2

1 En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante: 2 Diru al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: 3 Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio? 4 Sed estu kuragxa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot. 5 Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu. 6 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron; 7 Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj, kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. 8 Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. 9 La gloro de cxi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antauxa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur cxi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Next Book Next Book