The Day of the Lord Is Near

Zephaniah 1

7 Silentu antaux la Sinjoro, la Eternulo, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; cxar la Eternulo pretigis bucxoferon kaj destinis la invitotojn. 8 En la tago de la bucxofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la regxidojn, kaj cxiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj; 9 Mi punos en tiu tago cxiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj.

10 En tiu tago, diras la Eternulo, estos lauxta kriado cxe la Pordego de Fisxoj, gxemegado cxe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj. 11 GXemegu, logxantoj de la malalta parto de la urbo; cxar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos cxiuj sxargxitaj per argxento. 12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon. 13 Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.

14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, 16 tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.

17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko. 18 Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.

Next Book Next Book