The Coming Judgment on Judah

Zephaniah 1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kusxi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de HXizkija, en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo.

2 Mi forprenos cxion de sur la tero, diras la Eternulo. 3 Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo. 4 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de cxi tiu loko la restajxon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaux de la pastroj; 5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam; 6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne sercxis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

Next Book Next Book