Israel and Judah Are Unrepentant

Hosea 6

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn. 2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaux Li. 3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas. 5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia busxo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo. 6 CXar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi. 8 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango. 9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras. 10 En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

11 Sed ankaux Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.

Hosea 7

1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato. 2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo. 3 Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn. 4 CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo. 5 Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj. 6 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro. 7 CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.

8 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim farigxis kiel platkuko, bakita sen renversado. 9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; ecx grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias. 10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.

11 Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo:ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion. 12 Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj. 13 Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn.

14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas. 15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi. 16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili en la lando Egipta.

Next Book Next Book