Punishment Coming for Israel and Judah

Hosea 5

1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor. 2 Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.

3 Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis. 4 Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.

5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili. 6 Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.

8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen! 9 Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele. 10 La princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon. 11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon. 12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.

13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon. 14 CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

15 Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:

Next Book Next Book