Daniel Interprets the Dream

Daniel 2

31 Vi, ho regxo, havis vizion:jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura. 32 La kapo de tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj manoj estis el argxento, la ventro kaj femuroj el kupro; 33 gxiaj kruroj estis el fero, gxiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo. 34 Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin. 35 Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

36 Tio estas la songxo. Nun ni diros al la regxo la signifon. 37 Vi, ho regxo, estas regxo super regxoj, al kiu Dio de la cxielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron; 38 kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo, kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la ora kapo. 39 Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraux tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero. 40 La kvara regno estos malmola, kiel fero; cxar kiel fero disbatas kaj frakasas cxion, tiel ankaux gxi, simile al cxiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados. 41 Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj gxi enhavos parte la malmolecon de fero, cxar vi vidis feron miksitan kun potargilo. 42 Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaux la regno estos parte fortika, parte rompebla. 43 Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandigxos inter si, kiel fero ne kunfandigxas kun argilo. 44 Sed en la tempo de tiuj regxoj Dio de la cxielo starigos regnon, kiu neniam detruigxos, kaj gxia regxado ne transiros al alia popolo; gxi frakasos kaj detruos cxiujn regnojn, sed gxi mem staros eterne. 45 Vi vidis, ke sxtono sen ia mano desxirigxis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, argxenton, kaj oron; la granda Dio montris al la regxo, kio estos poste. Tia estas precize la songxo kaj gxia gxusta klarigo.

Next Book Next Book