God Reveals Nebuchadnezzar's Dream

Daniel 2

17 Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj HXananja, Misxael, kaj Azarja, 18 por ke ili petegu la kompateman Dion de la cxielo malkasxi tiun kasxitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj sagxuloj de Babel. 19 Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la cxielo.

20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris:Estu benata la nomo de Dio de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj forto; 21 Li sxangxas la tempojn kaj jarojn; Li faligas regxojn kaj starigas regxojn; Li donas sagxon al la sagxuloj kaj prudenton al la prudentuloj; 22 Li malkasxas la profundajxon kaj kasxitajxon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li. 23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; cxar Vi donis al mi sagxon kaj forton, kaj malkasxis al mi tion, pri kio ni Vin petis; cxar Vi malkasxis al ni la aferon de la regxo.

24 Poste Daniel iris al Arjohx, al kiu la regxo komisiis mortigi la sagxulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel:Ne mortigu la sagxulojn de Babel, konduku min al la regxo, kaj mi diros al la regxo la klarigon.

25 Tiam Arjohx tuj enkondukis Danielon al la regxo, kaj diris al cxi tiu tiele:Inter la translogxigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la regxo klarigon. 26 Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltsxacar:CXu vi povas sciigi al mi la songxon, kiun mi vidis, kaj gxian signifon? 27 Daniel respondis al la regxo kaj diris:La kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; 28 sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon; Li malkasxis al la regxo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via songxo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj: 29 vi, ho regxo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkasxanto de kasxitajxoj montris al vi, kio estos. 30 Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

Next Book Next Book