12 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron. 13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo. 14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon. 15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie. 16 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero.
17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo. 18 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron. 19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 20 Kaj Li diris:Vi ne povas vidi Mian vizagxon, cxar ne povas homo vidi Min kaj resti viva. 21 Kaj la Eternulo diris:Jen estas loko cxe Mi; starigxu sur la roko. 22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi sxirmos vin per Mia mano, gxis Mi pasos. 23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantauxan flankon, sed Mia vizagxo ne estos videbla.