The Tent of Meeting

Exodus 33

7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis gxin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis gxin Tabernaklo de Kunveno; kaj cxiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro. 8 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo levigxadis, kaj cxiu starigxadis cxe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, gxis li eniris en la tabernaklon. 9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo. 10 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris cxe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo levigxadis kaj adorklinigxadis cxiu cxe la pordo de sia tendo. 11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne forigxadis el la tabernaklo.

Next Book Next Book