The Lord, the Only Savior

Isaiah 45

14 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

15 Vere Vi estas Dio Sin kasxanta, Dio de Izrael, Savanto. 16 Hontigataj kaj malhonorataj ili cxiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj. 17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco.

18 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia. 19 Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min sercxas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justajxon kaj anoncas verajxon.

20 Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi. 21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia. 23 Mi jxuris per Mi, el Mia busxo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaux Mi klinigxos cxiu genuo, jxuros cxiu lango.

24 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li. 25 Per la Eternulo pravigxos kaj glorigxos la tuta idaro de Izrael.

Next Book Next Book