Cyrus, God's Instrument

Isaiah 45

1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaux li popolojn, kaj la lumbojn de regxoj Mi senzonigos, por malfermi antaux li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu sxlositaj. 2 Mi iros antaux vi kaj ebenigos altajxojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos. 3 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj ricxajxojn kasxitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laux via nomo, Mi, Dio de Izrael. 4 Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laux via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis. 5 Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis; 6 por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia, 7 kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras cxion cxi tion.

8 Gutigu, ho cxielo, de supre, kaj la nuboj versxu virton; malfermigxu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! CXu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritajxo estas malforta? 10 Ve al tiu, kiu diras al la patro:Por kio vi naskigas? kaj al la patrino:Por kio vi turmentas vin per naskado?

11 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto:Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritajxo de Miaj manoj lasu al Mi. 12 Mi faris la teron kaj kreis la homon sur gxi; Mi per Miaj manoj etendis la cxielon kaj arangxis cxiujn gxiajn apartenajxojn. 13 Mi starigis lin por justeco, kaj cxiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elacxeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.

Next Book Next Book