A Cornerstone in Zion

Isaiah 28

14 Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem. 15 CXar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun SXeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, gxi nin ne atingos, cxar mensogon ni faris nia rifugxejo kaj per malvero ni nin kovros. 16 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kusxigas sxtonon en Cion, sxtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviligxu. 17 Kaj Mi faros justecon la mezursxnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifugxejon de mensogo, kaj la kasxejon forportos akvo. 18 Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun SXeol ne tenigxos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de gxi. 19 CXiufoje, kiam gxi trairos, gxi kaptos vin; cxar cxiutage gxi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun gxi donos. 20 CXar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallargxa, por sin enkovri. 21 CXar la Eternulo levigxos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron. 22 Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortigxu; cxar mi auxdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas nesxangxeble decidita pri la tuta lando.

23 Atentu, kaj auxskultu mian vocxon; konsideru, kaj auxskultu mian parolon. 24 CXu cxiutage la plugisto plugas por semado, sulkarangxas kaj erpas sian kampon? 25 Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj. 26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.

27 CXar ne per fera drasxilo oni drasxas nigelon, kaj oni ne rulas radon de cxaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo. 28 Greno estas drasxata; sed ne eterne oni gxin drasxas; oni frapas gxin per la rado de sia cxaro, sed per siaj cxevaloj oni gxin ne dispremas. 29 Ankaux cxi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia sagxeco.

Next Book Next Book