Judgment on Ephraim and Jerusalem

Isaiah 28

1 Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino. 2 Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disversxigxinta akvo, li potence jxetos ilin sur la teron. 3 Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim. 4 Kaj ilia bela majesto farigxos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaux la somero; kiam la vidanto gxin ekvidas, li, apenaux preninte gxin en la manon, tuj gxin englutas.

5 En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restajxo de Sia popolo, 6 kaj spirito de justeco por la sidantoj en la jugxejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.

7 Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto. 8 CXar cxiuj tabloj estas plenaj de vomajxo kaj malpurajxo, mankas jam loko.

9 Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li auxdigas predikon? cxu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj? 10 CXar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom cxi tie.

11 Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili, 12 Tiu, kiu diris al ili:Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis auxskulti. 13 Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom cxi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompigxu kaj enretigxu kaj kaptigxu.

Next Book Next Book