An Oracle Concerning Moab

Isaiah 15

1 Profetajxo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab. 2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj. 3 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado. 4 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li. 5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo. 6 CXar la akvo de Nimrim sekforigxis, cxar sekigxis la herbo, malaperis kreskajxoj, verdajxo jam ne ekzistas. 7 Tial la abundajxon, kiun ili kolektis, kaj sian sxparitajxon ili transportas trans la riveron de la salikoj. 8 CXar la kriado cxirkauxas la limojn de Moab, gxis Eglaim atingas lia plorado, kaj gxis Beer-Elim atingas lia plorado. 9 CXar la akvo de Dimon estas plena de sango; cxar Mi ankoraux pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la savigxintojn de Moab kaj sur la restajxon de la lando.

Isaiah 16

1 Sendu sxafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion. 2 Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab cxe la transirejoj de Arnon.

3 Arangxu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kasxu la elpelitojn, ne malkasxu la vaganton. 4 Miaj elpelitaj Moabidoj logxu cxe vi; estu por ili sxirmo kontraux la rabanto, gxis cxesigxos la premado, finigxos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando. 5 Kaj fortikigxos trono per favorkoreco, kaj sur gxi kun justeco en la tendo de David sidos jugxisto, celanta justecon, akcelanta la veron.

6 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, ke gxi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto. 7 Tial gxemkrios Moab pri si mem, cxiuj gxemkrios; pri la fundamentoj de Kir-HXareset ili ploras, profunde frapitaj.

8 CXar la kampoj de HXesxbon dezertigxis, ankaux la vinbergxardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn brancxojn, kiuj atingis gxis Jazer, etendigxis en la dezerton; gxiaj markotoj disjxetigxis, transiris la maron. 9 Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinbergxardeno de Sibma; mi priversxos vin per miaj larmoj, ho HXesxbon kaj Eleale; cxar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton. 10 Forigxis de la kampo gxojo kaj gajeco, kaj en la vinbergxardenoj oni ne kantas nek gxojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la gxojkriojn Mi cxesigis. 11 Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- HXeres.

12 Kaj kiam montrigxos, ke Moab senfortigxis sur la altajxo, kaj eniros en sian templon, por pregxi, li nenion atingos.

13 Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaux longe. 14 Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltigxos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.

Next Book Next Book