An Oracle Concerning Philistia

Isaiah 14

28 En la jaro de la morto de la regxo Ahxaz estis farita la sekvanta profetajxo:

29 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento. 30 Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita. 31 GXemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj tacxmentoj.

32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.

Next Book Next Book