11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas. 12 CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.
13 Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda: 14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn; 15 sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon. 16 Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj.
17 La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. 18 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
1 Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo. 2 La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra. 3 Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li estas malsagxulo. 4 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.
5 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto: 6 senscieco estas metata tre alte, kaj la ricxuloj sidas malalte. 7 Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
8 Kiu fosas kavon, tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento. 9 Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi. 10 Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe. 11 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
12 Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas. 13 La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo. 14 Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li? 15 Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo.
16 Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue! 17 Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni! 18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo. 19 Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio. 20 Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.