Ecclesiastes 9

Death Comes to All

1 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas. 2 Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron. 3 CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj. 4 CXar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. 5 CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita. 6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio farigxas sub la suno.

Enjoy Life with the One You Love

7 Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.

8 En cxiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.

9 GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno. 10 Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

Wisdom Better than Folly

11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas. 12 CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

13 Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda: 14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn; 15 sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon. 16 Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj.

17 La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. 18 Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.

Previous Book Next Book