The Contrast of Wisdom and Folly

Ecclesiastes 7

1 Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo. 2 Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro. 3 Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro. 4 La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo. 5 Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj. 6 CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas. 7 CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco. 8 La fino de afero estas pli bona, ol gxia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo. 9 Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj. 10 Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus. 11 Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon. 12 CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto. 13 Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?

14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

15 CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco. 16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi? 17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo? 18 Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.

19 La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.

20 CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.

21 Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin: 22 cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.

23 CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi. 24 Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?

25 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca. 26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi. 27 Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. 28 Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis. 29 Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

Next Book Next Book