Fear God

Ecclesiastes 5

1 Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone. 2 Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. 3 CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.

4 Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu. 5 Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. 6 Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? 7 CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.

Next Book Next Book