Evil Under the Sun

Ecclesiastes 4

1 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto. 2 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun; 3 kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.

4 Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

5 Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon.

6 Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.

7 Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno: 8 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.

9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. 10 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos? 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.

13 Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion. 14 Iu el malliberejo eliris, kaj farigxis regxo; alia por regxeco naskigxis, kaj tamen estas malricxa. 15 Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun la junulo:gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon. 16 Senfina estas la popolo, antaux kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne gxojos pri li; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.

Next Book Next Book