All Is Vanity

Ecclesiastes 1

1 Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.

2 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo. 3 Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? 4 Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. 5 Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas. 6 Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. 7 CXiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove. 8 CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado. 9 Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno. 10 Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni. 11 Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos poste.

Next Book Next Book