The Woman Who Fears the Lord

Proverbs 31

10 Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj. 11 Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos. 12 SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la dauxro de sxia tuta vivo. 13 SXi sercxas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj. 14 SXi estas kiel sxipo de komercisto; De malproksime sxi alportas sian panon. 15 SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; 16 SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon. 17 SXi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn. 18 SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona; SXia lumilo ne estingigxas en la nokto. 19 SXi etendas sian manon al la sxpinilo, Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon. 20 SXi malfermas sian manon al la malricxulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. 21 SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo. 22 SXi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas sxiaj vestoj. 23 SXia edzo estas konata cxe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. 24 SXi faras teksajxon kaj vendas, Kaj zonojn sxi donas al la komercisto. 25 Fortika kaj bela estas sxia vesto, Kaj sxi ridas pri la venonta tago. 26 Sian busxon sxi malfermas kun sagxo; Bonkora instruo estas sur sxia lango. 27 SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco. 28 Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas; SXia edzo sxin lauxdegas, dirante: 29 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas cxiujn. 30 CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. 31 Donu al sxi laux la fruktoj de sxiaj manoj; Kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj.

Next Book Next Book