Tremble at the Presence of the Lord

Psalm 114

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno.

3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.

5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob, 8 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

Next Book Next Book