Who Is like the Lord Our God?

Psalm 113

1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.

2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.

4 Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6 Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!

Next Book Next Book