Revelation 3

To the Church in Sardis

1 Kaj al la angxelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn:Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva. 2 Farigxu vigla, kaj firmigu la restajxojn, kiuj estis preskaux mortantaj; cxar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaux mia Dio. 3 Memoru do, kiel vi ricevis kaj auxdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaux sxtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi. 4 Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankajxoj; cxar ili estas indaj. 5 La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaux mia Patro kaj antaux Liaj angxeloj. 6 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

To the Church in Philadelphia

7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon. 9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. 10 CXar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la logxantojn sur la tero. 11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon. 12 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon. 13 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

To the Church in Laodicea

14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aux malvarma aux varmega. 16 Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia busxo. 17 CXar vi diras:Mi estas ricxa kaj akiris ricxon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malricxa kaj blinda kaj nuda; 18 mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu. 19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. 20 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi. 21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono. 22 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Previous Book Next Book