Revelation 12

The Woman and the Dragon

1 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj; 2 kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. 3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. 4 Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon. 5 Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono. 6 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil ducent sesdek tagojn.

Satan Thrown Down to Earth

7 Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo. 9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi. 10 Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio. 11 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem. 12 Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

13 Kaj kiam la drako vidis, ke gxi estas jxetita sur la teron, gxi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon. 14 Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento. 15 Kaj la serpento eljxetis el sia busxo, post la virinon, akvon kvazaux riveron, por ke gxi igu sxin forportigxi de la fluo. 16 Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako eljxetis el sia busxo. 17 Kaj la drako furiozis kontraux la virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Previous Book Next Book