Psalm 95

Let Us Sing Songs of Praise

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li. 3 CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj, 4 Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj; 5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

6 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto. 7 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron. 10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Previous Book Next Book