Psalm 94

The Lord Will Not Forsake His People

1 Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu! 2 Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj. 3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos? 4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj. 5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas. 6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas. 7 Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos? 9 CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? 10 CXu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion? 11 La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon, 13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo. 14 CXar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos. 15 CXar jugxo revenos al vero, Kaj gxin sekvos cxiuj virtkoruloj.

16 Kiu helpas min kontraux malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraux malbonaguloj? 17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaux kusxus jam silenta. 18 Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. 19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon. 20 CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo? 21 Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas. 22 Sed la Eternulo estos mia rifugxejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia sxirmo. 23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.

Previous Book Next Book