Psalm 90

From Everlasting to Everlasting

1 Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio. 2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj. 4 CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.

5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo: 6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas.

7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas. 8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas. 11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru sagxan koron. 13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn. 14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj gxojos en la dauxro de nia tuta vivo. 15 GXojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron. 16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj. 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

Previous Book Next Book