Psalm 109

Help Me, O Lord My God

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu. 2 CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. 3 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo. 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas. 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.

6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj. 11 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj. 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo. 14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu. 15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. 17 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. 19 GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si. 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.

21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min. 22 CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno. 23 Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon. 24 Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason. 25 Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.

26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco. 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. 28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos. 29 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

30 Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos. 31 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

Previous Book Next Book