Psalm 108

With God We Shall Do Valiantly

1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4 CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.

5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero. 6 Por ke liberigxu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min.

7 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios.

10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 11 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 12 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 13 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Previous Book Next Book