Proverbs 23

Words of the Wise

1 Kiam vi sidigxos, por mangxi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaux vi; 2 Kaj vi metu trancxilon al via gorgxo, Se vi estas avidulo. 3 Ne deziru liajn bongustajn mangxojn; CXar gxi estas trompa pano. 4 Ne penu ricxigxi; Forlasu vian pripensadon. 5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo. 6 Ne mangxu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn mangxojn. 7 CXar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaux estas: Mangxu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi. 8 La pecon, kiun vi mangxis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn. 9 En la orelojn de malsagxulo ne parolu; CXar li malsxatos la sagxecon de viaj vortoj. 10 Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru. 11 CXar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraux vi. 12 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento. 13 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos. 14 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de SXeol. 15 Mia filo, se via koro estos sagxa, Tiam gxojos ankaux mia koro. 16 Kaj mia internajxo gxojos, Kiam viaj lipoj parolos gxustajxon. 17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage. 18 CXar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdigxos.

19 Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo. 20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj mangxas tro da viando; 21 CXar drinkemulo kaj mangxegemulo malricxigxos, Kaj dormemulo havos sur si cxifonajxojn.

22 Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos. 23 Veron acxetu, kaj ne vendu sagxon Kaj instruon kaj prudenton. 24 Grandan gxojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de sagxulo gxojos pro li. 25 Via patro kaj via patrino gxojos, Kaj via naskintino triumfos.

26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj placxu miaj vojoj. 27 CXar malcxastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto. 28 SXi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas cxirkaux si perfidulojn.

29 CXe kiu estas ploro? cxe kiu estas gxemoj? cxe kiu estas malpaco? CXe kiu estas plendoj? cxe kiu estas senkauxzaj batoj? CXe kiu estas malklaraj okuloj? 30 CXe tiuj, kiuj sidas malfrue cxe vino, CXe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkajxon. 31 Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras: 32 En la fino gxi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro. 33 Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn. 34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. 35 Ili batis min, sed gxi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekigxos, mi denove tion sercxos.

Previous Book Next Book