Proverbs 16

The Proverbs of Solomon

1 Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. 2 CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. 3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte. 4 CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono. 5 CXiu malhumilulo estas abomenajxo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita. 6 Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon. 7 Kiam al la Eternulo placxas la vojoj de homo, Li ecx liajn malamikojn pacigas kun li. 8 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta. 9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon. 10 Sorcxo estas sur la lipoj de regxo; Lia busxo ne peku cxe la jugxo. 11 GXusta pesilo kaj gxustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; CXiuj pezilsxtonoj en la sako estas Lia faro. 12 Abomenajxo por regxoj estas fari maljustajxon; CXar per justeco staras fortike la trono. 13 Al la regxoj placxas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron. 14 Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni. 15 Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo. 16 Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento. 17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon. 18 Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco. 19 Pli bone estas esti humila kun malricxuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj. 20 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas felicxa. 21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata sagxulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon. 22 Sagxo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsagxuloj estas malsagxeco. 23 La koro de sagxulo prudentigas lian busxon, Kaj en lia busxo plivalorigxas la instruo. 24 Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj. 25 Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto. 26 Kiu laboras, tiu laboras por si mem; CXar lin devigas lia busxo. 27 Malbona homo kauxzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaux brulanta fajro. 28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn. 29 Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona. 30 Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon. 31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata. 32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo. 33 Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.

Previous Book Next Book