Proverbs 15

The Proverbs of Solomon

1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron. 2 La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon. 3 Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. 4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton. 5 Malsagxulo malsxatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta. 6 En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo. 7 La busxo de sagxuloj semas instruon; Sed la koro de malsagxuloj ne estas tia. 8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas. 9 Abomenajxo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas. 10 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos. 11 SXeol kaj la abismo estas antaux la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj. 12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al sagxuloj li ne iras. 13 GXoja koro faras la vizagxon gxoja; Sed cxe cxagreno de la koro la spirito estas malgaja. 14 La koro de sagxulo sercxas instruon; Sed la busxo de malsagxuloj nutras sin per malsagxeco. 15 CXiuj tagoj de malfelicxulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado. 16 Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi. 17 Pli bona estas mangxo el verdajxo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo. 18 Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon. 19 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita. 20 Sagxa filo gxojigas la patron; Sed homo malsagxa estas malhonoro por sia patrino. 21 Malsagxeco estas gxojo por malsagxulo; Sed homo prudenta iras gxustan vojon. 22 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas; Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj. 23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo! 24 La vojo de la vivo por sagxulo iras supren, Por ke li evitu SXeolon malsupre. 25 La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino. 26 Abomenajxo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj. 27 Profitemulo malgxojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos. 28 La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la busxo de malvirtuloj elfluigas malbonon. 29 La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la pregxon de la virtuloj Li auxskultas. 30 Luma okulo gxojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn. 31 Orelo, kiu auxskultas la instruon de la vivo, Logxos inter sagxuloj. 32 Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon. 33 La timo antaux la Eternulo instruas sagxon, Kaj humileco trovigxas antaux honoro.

Previous Book Next Book