Nehemiah 10

The People Who Sealed the Covenant

1 La sigelintoj estas:Nehxemja, la regionestro, filo de HXahxalja, kaj Cidkija, 2 Seraja, Azarja, Jeremia, 3 Pasxhxur, Amarja, Malkija, 4 HXatusx, SXebanja, Maluhx, 5 HXarim, Meremot, Obadja, 6 Daniel, Ginton, Baruhx, 7 Mesxulam, Abija, Mijamin, 8 Maazja, Bilgaj, SXemaja. Tio estas la pastroj. 9 La Levidoj:Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de HXenadad, Kadmiel; 10 kaj iliaj fratoj:SXebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, HXanan, 11 Mihxa, Rehxob, HXasxabja, 12 Zakur, SXerebja, SXebanja, 13 Hodija, Bani, Beninu. 14 La cxefoj de la popolo:Parosx, Pahxat-Moab, Elam, Zatu, Bani, 15 Buni, Azgad, Bebaj, 16 Adonija, Bigvaj, Adin, 17 Ater, HXizkija, Azur, 18 Hodija, HXasxum, Becaj, 19 HXarif, Anatot, Nebaj, 20 Magpiasx, Mesxulam, HXezir, 21 Mesxezabel, Cadok, Jadua, 22 Pelatja, HXanan, Anaja, 23 Hosxea, HXananja, HXasxub, 24 Halohxesx, Pilhxa, SXobek, 25 Rehxum, HXasxabna, Maaseja, 26 Ahxija, HXanan, Anan, 27 Maluhx, HXarim, Baana.

The Obligations of the Covenant

28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni, 29 aligxis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn; 30 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj; 31 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.

32 Kaj ni starigis al ni kiel legxon, ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la servado en la domo de nia Dio: 33 por la panoj de propono, por la cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia Dio. 34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo. 35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu arbo cxiujare en la domon de la Eternulo; 36 ankaux la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio. 37 Kaj la unuaajxon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni prilaboras la teron. 38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la cxambrojn de la provizejo. 39 CXar en tiujn cxambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.

Previous Book Next Book