John 2

The Wedding at Cana

1 La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie; 2 ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis. 5 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.

6 Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando. 8 Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon, 10 kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun. 11 CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

Jesus Cleanses the Temple

13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn; 15 kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn; 16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17 La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.

18 La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion? 19 Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj. 20 La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj? 21 Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. 22 Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

Jesus Knows What Is in Man

23 Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

Previous Book Next Book