John 11

The Death of Lazarus

1 Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta. 2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj. 3 La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. 4 Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.

5 Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron. 6 Kaj kiam li sciigxis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraux du tagojn en la loko, kie li estis. 7 Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon. 8 La discxiploj diris al li:Rabeno, la Judoj jxus celis sxtonmortigi vin; kaj cxu vi denove iras tien? 9 Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo. 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo. 11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo. 12 La discxiploj do diris:Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos. 13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo. 14 Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis. 15 Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li. 16 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.

I Am the Resurrection and the Life

17 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita. 18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj; 19 kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. 20 Marta do, kiam sxi eksciis, ke Jesuo alproksimigxas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraux sidis en la domo. 21 Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta. 22 Sed ecx nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. 23 Jesuo diris al sxi:Via frato relevigxos. 24 Marta diris al li:Mi scias, ke li relevigxos cxe la relevigxo en la lasta tago. 25 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. CXu vi tion kredas? 27 SXi diris al li:Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

Jesus Weeps

28 Kaj dirinte tion, sxi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante:La Majstro cxeestas, kaj vokas vin. 29 Kaj sxi, auxdinte tion, levigxis rapide kaj iris al li. 30 (Sed Jesuo ankoraux ne eniris en la vilagxon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) 31 La Judoj do, kiuj estis kun sxi en la domo kaj konsolis sxin, vidinte, ke Maria levigxis subite kaj eliris, sekvis sxin, dirante:SXi iras al la tombo, por plori tie. 32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta. 33 Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis, 34 kaj diris:Kie vi lin kusxigis? Ili diris al li:Sinjoro, venu kaj vidu. 35 Jesuo larmis. 36 La Judoj do diris:Jen kiel li lin amis! 37 Sed kelkaj el ili diris:CXu cxi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kauxzi ankaux, ke cxi tiu homo ne mortu?

Jesus Raises Lazarus

38 Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono. 39 Jesuo diris:Forprenu la sxtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, cxar li estis tie kvar tagojn. 40 Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? 41 Oni do forprenis la sxtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min auxskultis. 42 Kaj mi sciis, ke Vi cxiam auxskultas min; sed pro la cxirkauxstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. 43 Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo:Lazaro, elvenu. 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

The Plot to Kill Jesus

45 Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li. 46 Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris. 47 Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn; 48 se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. 49 Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion, 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio. 53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

54 Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

55 Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi. 56 Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo? 57 Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.

Previous Book Next Book