Isaiah 38

Hezekiah's Sickness and Recovery

1 En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. 2 Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, 3 kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.

4 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene: 5 Iru, kaj diru al HXizkija:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn. 6 Kaj kontraux la mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon, kaj Mi defendos cxi tiun urbon.

7 Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: 8 jen la hormontran ombron, kiu malsuprigxis sur la suna hormontrilo de Ahxaz, Mi retiros malantauxen je dek gradoj. Kaj la suno retirigxis je dek gradoj laux la gradaro, laux kiu gxi malsuprigxis.

9 Jen estas la skribo de HXizkija, regxo de Judujo, kiam li malsanigxis kaj eliris viva el sia malsano:

10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de SXeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; 11 Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la logxantoj de la vantejo; 12 Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 13 Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi gxemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min! 15 Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.

16 Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon. 17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn. 18 CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon. 19 La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.

20 La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.

21 Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la sxvelajxon, kaj li estos sanigita. 22 Kaj HXizkija diris:Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?

Previous Book Next Book