Isaiah 37

Hezekiah Seeks Isaiah's Help

1 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo. 2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc. 3 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski. 4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.

5 Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja. 6 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio. 7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.

8 Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx. 9 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio: 10 Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio. 11 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos? 12 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar? 13 Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?

Hezekiah's Prayer for Deliverance

14 HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo. 15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, dirante: 16 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron; 17 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan. 18 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis cxiujn regnojn kaj ilian teron, 19 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin. 20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Sennacherib's Fall

21 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Koncerne tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio,

22 jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

23 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael! 24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron. 25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.

26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj. 27 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.

28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi. 29 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

30 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn. 31 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre. 32 CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

33 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon. 34 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo. 35 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj. 37 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve. 38 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

Previous Book Next Book