2 Corinthians 3

Ministers of the New Covenant

1 CXu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi? 2 Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj; 3 cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

4 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio; 5 ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio, 6 kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta, 8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? 9 CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. 10 CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro. 11 CXar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraux pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

12 Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo, 13 kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis forpasanta; 14 sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, 15 sed gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia koro. 16 Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. 17 La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. 18 Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Previous Book Next Book