2 Corinthians 2

Paul's Change of Plans

1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malgxojo. 2 CXar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi? 3 Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj. 4 CXar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.

Forgive the Sinner

5 Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj. 6 Suficxa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto; 7 pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo. 8 Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon. 9 GXuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, cxu vi en cxio estas obeemaj. 10 Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo, 11 por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni:cxar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

Triumph in Christ

12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo, 13 mi ne ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al Makedonujo.

14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo. 15 CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; 16 al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio? 17 CXar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni parolas en Kristo.

Previous Book Next Book