1 Corinthians 10

Warning Against Idolatry

1 CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron; 2 kaj cxiuj baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3 kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon; 4 kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5 Tamen la plejmulto el ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.

6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi. 8 Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj. 12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13 Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15 Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras. 16 CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj. 22 Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

Do All to the Glory of God

23 CXio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. CXio estas permesata; sed ne cxio edifas. 24 Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo. 25 Kion oni vendas en la bucxejo, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco; 26 cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas. 27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaux vi, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco. 28 Sed se iu diras al vi:CXi tio estas oferitajxo-ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; cxar kial mia libereco estus jugxata per alia konscienco? 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallauxdata pri tio, pro kio mi donas dankon?

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. 32 Ne metu faligilon, cxu por Judoj, aux por Grekoj, aux por la eklezio de Dio; 33 tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.

Previous Book Next Book