Book Filter:
Gen. Rev.
Can't find the answer are looking for?
Ask a QuestionLi etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.
CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.
Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.
Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn,
Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj;
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo.
Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!