Book Filter:
Gen. Rev.
Can't find the answer are looking for?
Ask a QuestionIli krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis.
El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.
Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj;
Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.
Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.
Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas.
Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.
De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.