Book Filter:
Gen. Rev.
Can't find the answer are looking for?
Ask a QuestionKiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.
Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.
Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton; Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.
Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.
CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.
Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.
CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.