O God, Do Not Keep Silence

Psalm 83

1 Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! 2 CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. 3 Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj. 4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro; 8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon, 10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero. 11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna, 12 Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

13 Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo, Al pajlrestajxo antaux vento. 14 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn, 15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu. 16 Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo. 17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu. 18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Next Book Next Book