Forsake Me Not When My Strength Is Spent

Psalm 71

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. 2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. 3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto. 5 CXar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco. 6 Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.

7 Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo. 8 Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto. 9 Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min. 10 CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si, 11 Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.

12 Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min. 13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 14 Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron. 15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli. 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.

17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. 18 Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj. 19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas? 20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis. 21 Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.

22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael! 23 GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis. 24 Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

Next Book Next Book