Save Me, O God

Psalm 69

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo. 2 Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas. 3 Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.

4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni. 5 Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

6 Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael! 7 CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon. 8 Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.

9 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas. 11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili. 12 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.

13 Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo. 14 Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo. 15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.

16 Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi. 17 Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min. 18 Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.

19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj. 20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis. 21 Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

22 Ilia tablo antaux ili farigxu reto, Kaj ilia prospero farigxu kaptilo. 23 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam. 24 Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku. 25 Ilia logxejo dezertigxu, En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto. 26 CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas. 27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon. 28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.

29 Sed mi estas malricxa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.

30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon. 31 Kaj gxi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aux bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj. 32 Vidos humiluloj kaj gxojos! Ho sercxantoj de Dio, via koro revivigxu. 33 CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas.

34 Gloru Lin la cxielo kaj la tero, La maroj, kaj cxio, kio en ili movigxas. 35 CXar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie logxos kaj ilin heredos. 36 Kaj la idaro de Liaj sklavoj gxin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo logxos en gxi.

Next Book Next Book