Why Are You Cast Down, O My Soul?

Psalm 42

1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio. 2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio? 3 Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte, CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio? 4 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

5 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

6 Malgxojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon, Sur la monto Micar. 7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. 8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Pregxon al la Dio de mia vivo. 9 Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko? 10 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

11 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

Next Book Next Book