The Steadfast Love of the Lord

Psalm 33

1 GXoje kantu, ho piuloj, antaux la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado. 2 Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li. 3 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.

4 CXar gxusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj cxiu Lia faro estas fidinda. 5 Li amas justecon kaj jugxon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

6 Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro. 7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.

8 Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaux Li cxiuj logxantoj de la mondo. 9 CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.

10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj. 11 La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. 12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

13 El la cxielo la Eternulo rigardas, Li vidas cxiujn homidojn. 14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero, 15 Li, kiu kreis la korojn de ili cxiuj, Kiu rimarkas cxiujn iliajn farojn. 16 La regxon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto. 17 Vana estas la cxevalo por helpo, Kaj per sia granda forto gxi ne savos.

18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron, 19 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.

20 Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia sxildo. 21 CXar pro Li gxojas nia koro, CXar ni fidas Lian sanktan nomon. 22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.

Next Book Next Book